Demokrata Movado (Francio)

Demokrata Movado
Mouvement démocrate
Emblemo de Demokrata Movado
partio
Lando  Francio
Fondiĝo 2007
Ĉefa sidejo Parizo
Ideologio vidu tekste
Retejo Oficiala retejo
vdr

La franca Demokrata Movado (france: Mouvement démocrate) estas la titolo de la politika movado kreita de François Bayrou post la unua prezidenta balotvico de 2007. La principon de ĝia kreo alprenis la nacia konsilio de la Unuiĝo por Franca Demokratio (Union pour la démocratie française, UDF). La Demokrata Movado estas politika partio, kiu arigos la demokratojn, kiuj aspiras al sendependeca pozicio en la politika sfero. Per siaj sindetenoj en la voĉdono por investituro de la ministraro de François Fillon, la kvar demokrataj deputitoj konfirmis la "sendependecan" pozicion de sia partio—sendependeco kaj de la parlamenta majoritato kaj de la opozicio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search